Legomoj en zanzibara saŭco

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Legomoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Legomoj en zanzibara saŭco

Malfacileco: 3/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 40 minutoj

En la jaro 2005 mi manĝis legoman-rizan pladon kun bongusta saŭco en Zanzibaro (en Tanzanio). Mi demandis la kuirinton kiel estis farita la saŭco, kaj poste hejme provis produkti ion similan. Post kelkfoja provado mi alvenis al la ĉi tie prezentata preparmaniero. Kvankam mi mencias Tanzanion kiel devenlandon de la plado, ĝi ne estu konsiderata origina tanzania plado, sed adapto de ĝi (la kvinoo kaj la sojkazeo ne estis en la origina recepto, kaj ankaŭ la elekto de legomoj estis iom alia).

Ingrediencoj por 4 porcioj

  • 800 g da diversaj legomoj, ekzemple florbrasiko, kukurbeto, karotoj kaj verdaj fazeoloj
  • 200 g da sojkazeo (tofuo); bone taŭgas fumaĵita sojkazeo
  • 400 g da ladskatolaj tomatoj, dispecigitaj
  • 200 ml da kokos-lakto
  • 250 g da kvinoo (alternative eblas uzi rizon)
  • 3-centimetra peco da zingibro
  • 1-3 akraj kapsiketoj (aŭ duona ĝis unu kulereto da akra papriko)
  • 3-4 kapsuloj da kardamomo
  • 2 ajleroj
  • Salo

Preparado

Paŝo 1Metu la kvinoon en 700 ml da akvo. Boligu ĝin kaj lasu ĝin boli kovrite ĉe malalta temperaturo ĝis kiam ne plu estas akvo. Salu ĝin laŭguste fine de la bolado. Dum ĝi bolas, daŭrigu kun la aliaj ŝtupoj.

Paŝo 2El-kapsuligu la kardamomajn semojn kaj iom dispecigu ilin per tranĉilo. Tranĉu la akrajn kapsiketojn en etajn erojn.

Paŝo 3Senŝeligu la zingibron kaj tranĉu ĝin en unu-ĝis-du-milimetrajn pecetojn. Faru same kun la ajlo.

Paŝo 4Tranĉu la sojkazeon en unu-ĝis-du-centimetrajn kubetojn.

Paŝo 5Tranĉu la legomojn: forigu la finojn de la verdaj fazeoloj kaj duonigu ilin. Tranĉu la florbrasikon en du-ĝis-tri-centimetrajn floretojn kaj la karotojn kaj kukurbeton en duon-centimetre dikajn ringojn.

Paŝo 6Varmigu oleon en volbopato ĉe alta – sed ne la plej alta – temperaturo, kaj metu la kardamomon, la akrajn kapsiketojn kaj la zingibron en ĝin.

Paŝo 7Post unu minuto, aldonu la sojkazeon, ajlon, fazeolojn kaj florbrasikon.

Paŝo 8Fritu ĉe meza temperaturo dum dek minutoj, kun kovrilo, kirlante la legomojn post ĉiuj du ĝis tri minutoj.

Paŝo 9Aldonu karotojn kaj laŭgustan kvanton da salo. Tri minutojn poste aldonu la kukurbeton.

Paŝo 10Post pluaj kvin minutoj, aldonu la tomatojn, kaj kuiru ĉion dum

ankoraŭ kvin minutoj. Fine aldonu la kokos-lakton kaj miksu ĉion.

Paŝo 11Servu la legomaĵon kune kun la kvinoo.

Presi - Reveni