Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kardamomo

Bildo de kardamomo
Fonto

Kardamomo (Elettaria cardamomum) estas kreskaĵo de suda Azio, kies semoj estas uzataj kiel spicoj.

En la retejo estas 3 receptoj kun kardamomo.

Elektita recepto kun kardamomo

Legomoj en zanzibara saŭco (vegana)

Neniu noto
*
Preparado: 20 minutoj, kuirado: 40 minutoj

En la jaro 2005 mi manĝis legoman-rizan pladon kun bongusta saŭco en Zanzibaro (en Tanzanio). Mi demandis la kuirinton kiel estis farita la saŭco, kaj poste hejme provis produkti ion similan. Post kelkfoja provado mi alvenis al la ĉi tie prezentata preparmaniero. Kvankam mi mencias Tanzanion kiel devenlandon de la plado, ĝi ne estu konsiderata origina tanzania plado, sed adapto de ĝi (la kvinoo kaj la sojkazeo ne estis en la origina recepto, kaj ankaŭ la elekto de legomoj estis iom alia). Legi la recepton…

Lasta recepto kun kardamomo

Florbrasika kareaĵo (vegana) (senglutena)

Neniu noto
*
Preparado: 10 minutoj, kuirado: 20 minutoj

Bongustega kareaĵo kiu bezonas nur unu poto.

Malgarantio: mi ne estas Baratano, sed Skoto, kaj mi ankaŭ ŝtelis Tajan inspiron. Mi esperas ke vi ĝuos la mikson de kulturoj. Legi la recepton…

Ĉiuj ceteraj receptoj kun kardamomo