Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Supoj
Malfacileco: 2/5 Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj Tio estas tradicia kostarika supo, la recepto venas de Jamie Oliver. Vi povas forigi de la recepto ovojn, acidkremon kaj tortiljojn, tiel ĝi restos vegana kaj senglutena. Aldone mi rekomendus prepari saŭcon, kiu pliriĉigos guston de la supo, sed ĝi ne estas deviga :) |
Ingrediencoj por 5-6 porciojPor la supo:
Nedevige (ĝi ne plu estos vegana kaj senglutena):
Por la saŭco:
|
Preparado |
|
Paŝo 1Distranĉu en pecetojn cepojn, ajlerojn ka celerion. Forigu semojn kaj distranĉu dolĉajn kapsikojn (en 1-centimetrajn pecojn) kaj kapsiketon. De koriandro fortranĉu tigojn kaj distranĉu ilin (ne uzu la foliojn). |
|
Paŝo 2En grandan poton sur la mezforta fajro aldonu olivoleon, cepojn, ajlerojn, celerion, kapsikojn, kapsiketon, tigojn de koriandro, foliojn de timiano, laŭrajn foliojn kaj salon. Kuiru dum 15 minutoj ĝis kiam la legomoj estos molaj. |
|
Paŝo 3nedevige Dume vi povas prepari la saŭcon: distranĉu foliojn de koriandro, kapsiketojn, ajleron. Miksu ĉion kaj aldonu sukon de verda citrono, olivoleon kaj salon. |
|
Paŝo 4En la poton aldonu fazeolojn kun likvaĵo kaj bolantan akvon. Boligu ĉion sur la forta fajro dum 10 minutoj sen kovrilo. Forigu laŭrajn foliojn. |
|
Paŝo 5Per merga miksilo iomete miksu la supon, por ke pli-malpli duono kaĉiĝu. Tiel ĝi estos sufiĉe densa kaj tamen restos pecoj de legomoj kaj fazeoloj. |
|
Paŝo 6nedevige Malaltigu la fajron kaj poĉu la ovojn: po unu disbatu kaj aldonu ilin en la supon. Kuiru dum proksimume 5 minutoj, por ke la blankaĵoj estu finkuiritaj, sed la flavaĵoj daŭre estu likvaj. |
|
Paŝo 7nedevige Al ĉiu telero da supo aldonu unu ovon, supre metu kuleron da acidkremo kaj saŭcon. Servu kun varmaj tortiljoj. Alternative aldonu supren foliojn de koriandro (tigojn vi uzis por la supo). |
|
Bonan apetiton! |