Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kostarika fazeola supo

Ingrediencoj por 5-6 porcioj (konvertilo)

Por la supo:

  • 3 ladskatoloj (po 400g) da nigraj fazeoloj (eblas uzi ruĝajn) kun la likvaĵo
  • 3 cepoj (eblas uzi ruĝajn)
  • 3 ajleroj
  • 3 folitigoj de celerio
  • 3 dolĉaj kapsikoj (verdaj, flavaj, ktp - iuj ajn)
  • 1 aŭ duono da freŝa kapsiketo
  • fasko da freŝa koriandro (tigoj por la supo, folioj por la saŭco)
  • duono da fasko da freŝa timiano
  • 2 laŭraj folioj
  • 600 ml da bolanta akvo
  • 2 kuleroj da olivoleo
  • salo

Nedevige (ĝi ne plu estos vegana kaj senglutena):

  • 5-6 ovoj (laŭ la kvanto de porcioj)
  • acidkremo (po 1 kulero por 1 porcio)
  • tortiljoj

Por la saŭco:

Preparado

Paŝo 1 Distranĉu en pecetojn cepojn, ajlerojn ka celerion. Forigu semojn kaj distranĉu dolĉajn kapsikojn (en 1-centimetrajn pecojn) kaj kapsiketon. De koriandro fortranĉu tigojn kaj distranĉu ilin (ne uzu la foliojn).

Paŝo 2 En grandan poton sur la mezforta fajro aldonu olivoleon, cepojn, ajlerojn, celerion, kapsikojn, kapsiketon, tigojn de koriandro, foliojn de timiano, laŭrajn foliojn kaj salon. Kuiru dum 15 minutoj ĝis kiam la legomoj estos molaj.

Paŝo 3 nedevige

Dume vi povas prepari la saŭcon: distranĉu foliojn de koriandro, kapsiketojn, ajleron. Miksu ĉion kaj aldonu sukon de verda citrono, olivoleon kaj salon.

Paŝo 4 En la poton aldonu fazeolojn kun likvaĵo kaj bolantan akvon. Boligu ĉion sur la forta fajro dum 10 minutoj sen kovrilo. Forigu laŭrajn foliojn.

Paŝo 5 Per merga miksilo iomete miksu la supon, por ke pli-malpli duono kaĉiĝu. Tiel ĝi estos sufiĉe densa kaj tamen restos pecoj de legomoj kaj fazeoloj.

Paŝo 6 nedevige

Malaltigu la fajron kaj poĉu la ovojn: po unu disbatu kaj aldonu ilin en la supon. Kuiru dum proksimume 5 minutoj, por ke la blankaĵoj estu finkuiritaj, sed la flavaĵoj daŭre estu likvaj.

Paŝo 7 nedevige

Al ĉiu telero da supo aldonu unu ovon, supre metu kuleron da acidkremo kaj saŭcon. Servu kun varmaj tortiljoj.

Alternative aldonu supren foliojn de koriandro (tigojn vi uzis por la supo).

Bonan apetiton!