Krema supo de agarikoj

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Supoj

Krema supo de agarikoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 10 minutoj

Facila kaj bongusta funga kremo kun rostpano.

Ingrediencoj por 4 personoj

  • 1 litro da legoma buljono
  • 300 gramoj da agarikoj
  • 1 cepo
  • 1 kulero da butero
  • 3 kuleroj da acidkremo
  • 2 kuleroj da oleo
  • 4 panpecetoj (prefere plengrenaj)
  • 1 kulero da parmezano

Preparado

Paŝo 1Preparu buljonon. Vi povas fari ĝin mem de legomoj aŭ uzi pretajn buljonajn kubetojn, sufiĉas fandi ilin en 1 litro da akvo.

Paŝo 2Purigu agarikojn kaj tranĉu ilin. Senŝeligu cepon kaj ankaŭ ĝin tranĉu.

Paŝo 3Fritu sur butero la cepon kaj agarikojn dum 5 minutoj.

Paŝo 4Miksu la fungojn kaj cepon kun buljono, aldonu acidkremon kaj boligu.

Paŝo 5Uzante manan miksaparaton miksu supon por ekhavi konsistencon de la kremo.

Paŝo 6Tranĉu la panon en pecetojn kaj fritu ilin sur oleo. Verŝu sur ilin iom da fromaĝo.

Paŝo 7Bonan apetiton!

Recepto povas iĝi senglutena se oni servus supon kun makulo de acidkremo antataŭ rostpanoj aŭ uzus senglutenan panon por prepari rostpanon.

Presi - Reveni