Preparado
Paŝo 1 Preparu buljonon. Vi povas fari ĝin mem de legomoj aŭ uzi pretajn buljonajn kubetojn, sufiĉas fandi ilin en 1 litro da akvo.
Paŝo 2 Purigu agarikojn kaj tranĉu ilin. Senŝeligu cepon kaj ankaŭ ĝin tranĉu.
Paŝo 3 Fritu sur butero la cepon kaj agarikojn dum 5 minutoj.
Paŝo 4 Miksu la fungojn kaj cepon kun buljono, aldonu acidkremon kaj boligu.
Paŝo 5 Uzante manan miksaparaton miksu supon por ekhavi konsistencon de la kremo.
Paŝo 6 Tranĉu la panon en pecetojn kaj fritu ilin sur oleo. Verŝu sur ilin iom da fromaĝo.
Paŝo 7 Bonan apetiton!
Recepto povas iĝi senglutena se oni servus supon kun makulo de acidkremo antataŭ rostpanoj aŭ uzus senglutenan panon por prepari rostpanon.