Kuskuso kun kareitaj pomoj

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Kuskuso kun kareitaj pomoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 10 minutoj

Tiu ĉi interesa recepto estas tradukita de tiu ĉi blogo.

Ingrediencoj por 4 porcioj

  • 50 g da butero
  • 1 kulero da karea pulvoro
  • 2 pomoj
  • 3 folioj da verda cepo
  • 150 g (1 taso) da kuskuso
  • 360 ml da bolanta akvo
  • 1 kulereto da salo
  • iom da nuksoj (pinsemoj aŭ juglandoj)
  • negranda fasko da freŝa mento

Preparado

Paŝo 1Senŝeligu kaj distranĉu pomojn en negrandajn pecojn. Distranĉu verdajn cepojn en maldikajn pecetojn.

Paŝo 2En granda poto sur la mezforta-forta fajro varmigu 40 g da butero. Aldonu karean pulvoron, iom da salo kaj kuiru dum 1 minuto, ĝis kiam aperos odoro de kareo.

Paŝo 3Aldonu pomojn kaj kuiru dum 3 minutoj por ke pomoj iom plimoliĝu kaj sorbu kareon. Poste metu ilin en apartan ujon.

Paŝo 4En la saman poton sur la sama fajro aldonu 10 g da butero kaj distranĉitajn verdajn cepojn. Kuiru dum 1 minuto.

Paŝo 5Poste aldonu akvon (vi povas anticipe boligi ĝin en akvoboligilo kaj aldoni varmegan) kaj salon. Kiam ĝi ekbolos, aldonu kuskuson, kovru la poton, formetu ĝin de la fornelo kaj atendu 5-10 minutojn. Dume distranĉu menton.

Paŝo 6Per forko miksu la kuskuson. Aldonu pomojn, nuksojn kaj menton. Miksu ĉion kaj aldonu pli da salo aŭ karea pulvoro, se necesas.

Presi - Reveni