Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kuskuso kun kareitaj pomoj

Ingrediencoj por 4 porcioj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Senŝeligu kaj distranĉu pomojn en negrandajn pecojn. Distranĉu verdajn cepojn en maldikajn pecetojn.

Paŝo 2 En granda poto sur la mezforta-forta fajro varmigu 40 g da butero. Aldonu karean pulvoron, iom da salo kaj kuiru dum 1 minuto, ĝis kiam aperos odoro de kareo.

Paŝo 3 Aldonu pomojn kaj kuiru dum 3 minutoj por ke pomoj iom plimoliĝu kaj sorbu kareon. Poste metu ilin en apartan ujon.

Paŝo 4 En la saman poton sur la sama fajro aldonu 10 g da butero kaj distranĉitajn verdajn cepojn. Kuiru dum 1 minuto.

Paŝo 5 Poste aldonu akvon (vi povas anticipe boligi ĝin en akvoboligilo kaj aldoni varmegan) kaj salon. Kiam ĝi ekbolos, aldonu kuskuson, kovru la poton, formetu ĝin de la fornelo kaj atendu 5-10 minutojn. Dume distranĉu menton.

Paŝo 6 Per forko miksu la kuskuson. Aldonu pomojn, nuksojn kaj menton. Miksu ĉion kaj aldonu pli da salo aŭ karea pulvoro, se necesas.