Tempeo-pretigado

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 35 minutoj

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Ingvar ENGHARDT (Svedio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2011 (artikolo titolita "Mirakla bongusta vegetara proteina manĝaĵo el sojfaboj laŭ azia metodo")

Ingrediencoj

  • Sojfaboj (0.5 kg)
  • Vinagro
  • „Tempe-starter”, (pulvora fermentigilo = sporoj de Rhizopus O.)

Preparado

Paŝo 1Metu sojfabojn (0.5 kg) en akvon por tremp-ŝveli dum nokto.

Paŝo 2Boligu ilin dum 5 minutoj.

Paŝo 3Frotu la fabojn por disigi la ŝelojn.

Paŝo 4Forlavu la ŝelojn.

Paŝo 5Boligu denove en sufiĉa akvo kun iom da vinagro (kontraŭ bakterioj) dum 30 minutoj.

Paŝo 6Sekigu la fabojn ĝis ili ne plu aspektas humidaj (tiu procedo devas okazi, kie ne estas polvo en la aero (=bakterioj), en centrifugo aŭ en forno ekzemple, sed ne tute sekigu la fabojn!)

Paŝo 7Nun enmiksu la „Tempe-starter”, (pulvora fermentigilo = sporoj de Rhizopus O.) La faboj ne devas esti varmaj, maksimume 40°C (= tropika temperaturo). Zorge enmiksu kuleret-plenon da „starter” por 0.5 l da faboj.

Paŝo 8En Indonezio – Malajzio – Vjetnamio – Surinamo ktp. oni metas la tiel „inokulitajn” fabojn en pakaĵojn el folioj de banano ekz.

Paŝo 9La fermentado procedas je 25-35 °C kaj bezonas 60-70%-an humidecon de la aero dum 24-26 horoj.

Paŝo 10La produkto nun devas simili blankan fromaĝon, kaj havi agrablan nuksan aromon.

La kuiriĝintaj faboj dum la fermentado fariĝas firme kunligitaj per kaj penetritaj de la funga micelo kaj la rezultaĵo, la tempeo, havos silkan blankan aspekton kaj agrablan odoron. Oni uzu ĝin simple tranĉite kaj fritite aŭ en supoj kaj omletoj. Per marinaĵo vi aldonas vian favoratan guston. Eblas gardi tranĉaĵojn senprobleme en la frostigujo.

Presi - Reveni