Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Tempeo-pretigado

Ingrediencoj (konvertilo)

  • Sojfaboj (0.5 kg)
  • Vinagro
  • „Tempe-starter”, (pulvora fermentigilo = sporoj de Rhizopus O.)

Preparado

Paŝo 1 Metu sojfabojn (0.5 kg) en akvon por tremp-ŝveli dum nokto.

Paŝo 2 Boligu ilin dum 5 minutoj.

Paŝo 3 Frotu la fabojn por disigi la ŝelojn.

Paŝo 4 Forlavu la ŝelojn.

Paŝo 5 Boligu denove en sufiĉa akvo kun iom da vinagro (kontraŭ bakterioj) dum 30 minutoj.

Paŝo 6 Sekigu la fabojn ĝis ili ne plu aspektas humidaj (tiu procedo devas okazi, kie ne estas polvo en la aero (=bakterioj), en centrifugo aŭ en forno ekzemple, sed ne tute sekigu la fabojn!)

Paŝo 7 Nun enmiksu la „Tempe-starter”, (pulvora fermentigilo = sporoj de Rhizopus O.) La faboj ne devas esti varmaj, maksimume 40°C (= tropika temperaturo). Zorge enmiksu kuleret-plenon da „starter” por 0.5 l da faboj.

Paŝo 8 En Indonezio – Malajzio – Vjetnamio – Surinamo ktp. oni metas la tiel „inokulitajn” fabojn en pakaĵojn el folioj de banano ekz.

Paŝo 9 La fermentado procedas je 25-35 °C kaj bezonas 60-70%-an humidecon de la aero dum 24-26 horoj.

Paŝo 10 La produkto nun devas simili blankan fromaĝon, kaj havi agrablan nuksan aromon.

La kuiriĝintaj faboj dum la fermentado fariĝas firme kunligitaj per kaj penetritaj de la funga micelo kaj la rezultaĵo, la tempeo, havos silkan blankan aspekton kaj agrablan odoron. Oni uzu ĝin simple tranĉite kaj fritite aŭ en supoj kaj omletoj. Per marinaĵo vi aldonas vian favoratan guston. Eblas gardi tranĉaĵojn senprobleme en la frostigujo.