Lenta somera humuso

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Lenta somera humuso

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 9 horoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Ĉefkuiristino: Erbivoraincucina - dato: 7.08.14

Ingrediencoj

  • 250 g da lentoj
  • 2 cepbulbetoj
  • 1 karoto
  • 2 folicelerioj
  • 1 flava kapsiko
  • 10 tomatetoj
  • Haketaĵo da spicherboj (petroselo, salvio, rosmareno, mento)
  • 1 kulero da oleo
  • Salo ks

Preparado

Paŝo 1Trempu la lentojn dum 8-10 horoj. Poste kuiru ilin en akvo dum 20-25 minutoj. Intertempe tranĉu pecete tomatetojn, cepbulbetojn, karoton, foliceleriojn kaj la kapsikon.

Paŝo 2Kiam la lentoj pretas, miksu ilin kun oleo kaj salo ĝis ili kremiĝas.

Paŝo 3Nun unuecigu legomojn kaj spicherbojn, miksu bone kaj… bonan apetiton!

Se vi volas, aldonu sezaman paston (rostaj sezamgrajnoj muelitaj kun sezamoleo kaj salo).

Tiu ĉi recepto estas tradukita el la itala de veganblog.it

Presi - Reveni