Malvarmfarita kafo

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Trinkaĵoj

Malvarmfarita kafo

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 24 horoj

Cold brew estas maniero por fari kafon sen uzado de varma akvo. Ĝi havas iom alian guston – ekz. estas iom malpli amara kaj acida, ol kutima kafo.

Laŭ tiu ĉi recepto vi faros sufiĉe fortan kafan “koncentraĵon”.

Ingrediencoj por 1 litro da kafa koncentraĵo

  • 250g da muelita kafo de via ŝatata speco
  • 1,5 litroj da malvarma akvo

  • muelitaj spicoj laŭ via gusto - ekz. kardamono, muskato, cinamo, kajena pipro aŭ iuj aliaj (nedevige)

Preparado

Paŝo 1Metu kafon kaj spicojn en bovlon, verŝu akvon kaj kovru per kovrilo aŭ tuko. Lasu surtable (ne metu en fridujon) por 24 horoj.

Paŝo 2Filtru la kafon per kribrilo por forigi plejparton de muelita kafo.

Paŝo 3Malsekigu unu kuirejan tukon, metu ĝin en kribrilon kaj denove filtru la kafon.

Paŝo 4Metu pretan kafan koncentraĵon en vitran aŭ plastan fermeblan botelon aŭ bokalon kaj metu en fridujon. Uzu ĝin ene de 2 semajnoj.

Paŝo 5Preparu la kafon laŭ via gusto kaj preferata forteco.

Ekzemple, en duonon da taso da preparita koncentraĵo vi povas verŝi varman aŭ malvarman akvon, lakton, aldoni spicojn, sukeron, mielon aŭ acersiropon.

Presi - Reveni