Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Malvarmfarita kafo

Ingrediencoj por 1 litro da kafa koncentraĵo (konvertilo)

  • 250g da muelita kafo de via ŝatata speco
  • 1,5 litroj da malvarma akvo

Preparado

Paŝo 1 Metu kafon kaj spicojn en bovlon, verŝu akvon kaj kovru per kovrilo aŭ tuko. Lasu surtable (ne metu en fridujon) por 24 horoj.

Paŝo 2 Filtru la kafon per kribrilo por forigi plejparton de muelita kafo.

Paŝo 3 Malsekigu unu kuirejan tukon, metu ĝin en kribrilon kaj denove filtru la kafon.

Paŝo 4 Metu pretan kafan koncentraĵon en vitran aŭ plastan fermeblan botelon aŭ bokalon kaj metu en fridujon. Uzu ĝin ene de 2 semajnoj.

Paŝo 5 Preparu la kafon laŭ via gusto kaj preferata forteco.

Ekzemple, en duonon da taso da preparita koncentraĵo vi povas verŝi varman aŭ malvarman akvon, lakton, aldoni spicojn, sukeron, mielon aŭ acersiropon.