Marmora vanil-ĉokolada ŝtipkuko

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Marmora vanil-ĉokolada ŝtipkuko

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 40 minutoj

Tiel nomata pro ĝia ŝtipeca formo (pro la muldilo) k ĝia dukoloreco kiu elvokas striajn nuancoj de l' nobla ŝtono.

Ingrediencoj por 8-10 porcioj

  • 200 g poligona faruno
  • 40 g maizfekulo
  • 100 g sukero
  • 1 saketo da vanilsukero
  • 1 saketo da baksodo (ĉ 11 g)
  • 80 g vegetaĵa butero fandita (aŭ oleo)
  • 25 g sojkremo (aŭ rizkremo ks)
  • 100 g pomkompoto aŭ duonbanano
  • 1 supkulero da vanilekstrakto
  • 50 g vegetaĵa ĉokolado

Preparado

Paŝo 1Miksi kune sekaĵojn.

Aldoni buteron, sojkremon, pomkompoton kaj homogenigi.

Paŝo 2Fandi la ĉokoladon.

Ŝalti la fornon je 200°C.

Paŝo 3Disigi la paston al du partoj (prefere la vanila estus iom pli granda). Al vanila parto enverŝu vanilekstrakton, en ĉokoladan ĉokoladon.

Paŝo 4En ŝtipbakujo (trabforma muldilo kun kuirpapero por facila malmuldado), verŝi tavolojn alterne el vanila kaj ĉokolada pasto.

Paŝo 5

Paŝo 5Enfornigi je 200°C dum 30-40', ĝis tranĉila klingo eliĝas seka el la koro de l' kuko. Malmuldi kiam tutmalvarme.

Tre taŭga por piknikoj ĉar transportebla facile en dorsosako aŭ simile k dispartigebla sen bezono pri telero ĉar sufiĉe firma.

Ne tro sukerita, ĝi tre taŭgas kun varma trinkaĵo aŭ malvarma suko.

Presi - Reveni