Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Marmora vanil-ĉokolada ŝtipkuko

Ingrediencoj por 8-10 porcioj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Miksi kune sekaĵojn.

Aldoni buteron, sojkremon, pomkompoton kaj homogenigi.

Paŝo 2 Fandi la ĉokoladon.

Ŝalti la fornon je 200°C.

Paŝo 3 Disigi la paston al du partoj (prefere la vanila estus iom pli granda). Al vanila parto enverŝu vanilekstrakton, en ĉokoladan ĉokoladon.

Paŝo 4 En ŝtipbakujo (trabforma muldilo kun kuirpapero por facila malmuldado), verŝi tavolojn alterne el vanila kaj ĉokolada pasto.

Paŝo 5 Enfornigi je 200°C dum 30-40', ĝis tranĉila klingo eliĝas seka el la koro de l' kuko. Malmuldi kiam tutmalvarme.

Tre taŭga por piknikoj ĉar transportebla facile en dorsosako aŭ simile k dispartigebla sen bezono pri telero ĉar sufiĉe firma.

Ne tro sukerita, ĝi tre taŭgas kun varma trinkaĵo aŭ malvarma suko.