Meringa citrontorto

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Meringa citrontorto

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 40 minutoj, kuirdaŭro: 50 minutoj

Tiu deserto estas unu el la plej ŝatataj de francoj. Ĝi estas sufiĉe facila, sed ĉefe tre bongusta!

Ingrediencoj por 8 personoj

Por la pasto:

  • 250g da faruno
  • 125g da butero
  • 70g da sukero
  • 2 ovoflavoj
  • 5cl da akvo
  • pinĉaĵo da salo

Por la citronkremo:

  • 2 citronoj
  • 160g da sukero
  • 2 ovoj
  • 2 ovoflavoj
  • 20cl da laktokremo
  • pinĉaĵo da salo

Por la meringo:

  • 4 ovoblankoj
  • 150g da pulvorigita sukero

Preparado

Paŝo 1Preparu la paston

Unue antaŭvarmigu la fornon je 180°C.

Freneze batu kune la ovoflavojn (konservu la ovoblankojn), sukeron kaj akvon ĝis aperas ŝaŭmo.

Per fingroj miksu la farunon kun la tranĉita butero (ĝi devas esti iomete mola) ĝis kiam ĝi similas al sablo.

Verŝu la likvan ovaĵon en tiun sablon, kaj per fingroj, manoj (eĉ piedoj se ili estas puraj) miksu ĉion ĝis homogena pasto.

Per pastorulo platigu la paston sur bakpapero, metu ĝin en tortbakujon kaj truetu la fundon per forko. Aldonu duan bakpaperon kaj sur ĝin sekajn fazeolojn por malhelpi al la pasto leviĝi.

Enfornigu dum 10 minutoj.

Paŝo 2Pretigu la kremon

Kunmiksu ovojn, ovoflavojn (konservu la ovoblankojn), laktokremon kaj sukeron.

Poste aldonu el la citronoj sukon kaj ŝelon. Miksu ĉion.

Verŝu la citronkremon sur la paston (post forpreni fazeolojn kaj bakpaperon) kaj baku dum 30min (mi tamen konsilas kontroli 5-10min antaŭ la fino)

Paŝo 3Meringigu la meringon

Nun estas la vico de la konservitaj ovoblankoj. Aldonu al ili pinĉaĵon da salo, kaj batu ilin per kirlilo ĝis firma ŝaŭmo (por certigi ke ĝi estas sufiĉe firma, turnu la ujon plankdirekte. Se la ŝaŭmo ne falas, ĝi pretas. Se male,...)

Fine aldonu la sukeron iom post iom daŭre kirlante.

Paŝo 4Kiam la torto estas bakita, aldonu la meringon kaj baku denove 10 minutojn por ke ĝi koloriĝu. Malŝaltu la fornon kaj lasu ene la torton por havi krakan meringon.

Paŝo 5

Paŝo 5Ĝuu la deserton :)

Presi - Reveni