Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Meringa citrontorto

Ingrediencoj por 8 personoj (konvertilo)

Por la pasto:

Por la citronkremo:

Por la meringo:

  • 4 ovoblankoj
  • 150g da pulvorigita sukero

Preparado

Paŝo 1 Preparu la paston

Unue antaŭvarmigu la fornon je 180°C.

Freneze batu kune la ovoflavojn (konservu la ovoblankojn), sukeron kaj akvon ĝis aperas ŝaŭmo.

Per fingroj miksu la farunon kun la tranĉita butero (ĝi devas esti iomete mola) ĝis kiam ĝi similas al sablo.

Verŝu la likvan ovaĵon en tiun sablon, kaj per fingroj, manoj (eĉ piedoj se ili estas puraj) miksu ĉion ĝis homogena pasto.

Per pastorulo platigu la paston sur bakpapero, metu ĝin en tortbakujon kaj truetu la fundon per forko. Aldonu duan bakpaperon kaj sur ĝin sekajn fazeolojn por malhelpi al la pasto leviĝi.

Enfornigu dum 10 minutoj.

Paŝo 2 Pretigu la kremon

Kunmiksu ovojn, ovoflavojn (konservu la ovoblankojn), laktokremon kaj sukeron.

Poste aldonu el la citronoj sukon kaj ŝelon. Miksu ĉion.

Verŝu la citronkremon sur la paston (post forpreni fazeolojn kaj bakpaperon) kaj baku dum 30min (mi tamen konsilas kontroli 5-10min antaŭ la fino)

Paŝo 3 Meringigu la meringon

Nun estas la vico de la konservitaj ovoblankoj. Aldonu al ili pinĉaĵon da salo, kaj batu ilin per kirlilo ĝis firma ŝaŭmo (por certigi ke ĝi estas sufiĉe firma, turnu la ujon plankdirekte. Se la ŝaŭmo ne falas, ĝi pretas. Se male,...)

Fine aldonu la sukeron iom post iom daŭre kirlante.

Paŝo 4 Kiam la torto estas bakita, aldonu la meringon kaj baku denove 10 minutojn por ke ĝi koloriĝu. Malŝaltu la fornon kaj lasu ene la torton por havi krakan meringon.

Paŝo 5 Ĝuu la deserton :)