Nebakita biskvit-frukta kuko

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Nebakita biskvit-frukta kuko

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

Tre facila kaj bongusta kuko, kiu ne bezonas kuiriĝi. Ĝi devas ripozi dum kelkaj horoj en fridujo, do ideale estas fari ĝin vespere por la sekva tago.

Ingrediencoj por 8 personoj

  • 300 aŭ 350 g da longaj biskvitoj (france boudoirs, itale savoiardi)
  • 200 mL da grasa laktokremo (mi aĉetis kremon specialan “por batado”)
  • Fruktoj laŭ gusto: mi ĉiam uzas unu bananon kaj diversajn fruktojn laŭ tio, kion mi trovas: freŝajn frambojn kaj mirtelojn (kiel en la ĉefa foto), freŝajn aŭ ladskatolajn fragojn, persikojn, abrikotojn, pirojn aŭ eĉ mandarinojn, kiel en la fotoj de la preparado.
  • Likvaĵo por trempi la biskvitojn: eblas uzi la siropon de la fruktoj (se vi uzas fruktojn el ladskatolo), aŭ alian siropon (ekzemple ĉerizan). Ĉiukaze aldonu ankaŭ akvon.
  • Granda plasta bovlo

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Batu la laktokremon per miksilo, ĝis ĝi fariĝos ŝaŭma.

Paŝo 2

Paŝo 2Trempu biskvitojn kelkajn sekundojn. Ili devas moliĝi, sed ne disrompiĝi poste.

Paŝo 3

Paŝo 3Kuŝigu malsekajn biskvitojn sur la fundon de la bovlo kaj starigu aliajn laŭ la randoj.

Paŝo 4

Paŝo 4Aldonu tavolon da fruktoj.

Paŝo 5

Paŝo 5Aldonu tavolon da batita kremo.

Paŝo 6

Paŝo 6Aldonu tavolon da trempitaj biskvitoj.

Paŝo 7

Paŝo 7Rekomencu: tavolon da fruktoj, tavolon da batita kremo kaj lastan tavolon da biskvitoj.

Paŝo 8Kuŝigu teleron sur la bovlon kaj metu ĝin en fridujon.

Por servi la kukon, necesas simple turni ĝin kaj delikate forpreni la bovlon.

Presi - Reveni