Novterpomoj rostitaj kun mustardo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Legomoj

Novterpomoj rostitaj kun mustardo

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Ege simpla recepto sed ĉiam sukcesa, tre ŝatata de infanoj, sed ne nur!

Recepto aperinta en La Sago 112, p14.

Ingrediencoj por 4 personoj

  • 600 g da novterpomoj (junaj, kelkcentimetre grandaj)
  • 3 kafkuleroj da olivoleo
  • 3 supkuleroj da mustardo
  • 1 dika ajlero
  • 1 supkulero da citronsuko
  • pipro
  • 1/2 kafkulero da salo
  • kk spikoj da petroselo

Preparado

Paŝo 1Purigi la novtermopojn: sufiĉas ilin lavi k iom degrati la ŝelon.

Paŝo 2Ilin tranĉi al duonlunoj; konservi en ujo.

Varmigi la fornon je 200°C.

Paŝo 3En bovlo, miksi mustardon, olivoleon, citronsukon, fajnhakitan ajlon, salon k pipron.

Verŝi la preparaĵon sur la terpomojn k bone miksu por ĉirkaŭŝmiri.

Paŝo 4Tegi la kuirplaton per fornopapero. Primeti la terpomojn disigante kiel eble plej multe.

Enfornigu por ĉ 30 minutoj, do ĝis plenkuirado de la terpomoj, turnante ilin je mezotempo.

Servu varme kun petroselo fajne tranĉita sur la tuto.

Ĝi povas akompani ekzemple vegetaĵan stekon el interalie ruĝaj betoj.

Presi - Reveni