Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Novterpomoj rostitaj kun mustardo

Ingrediencoj por 4 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Purigi la novtermopojn: sufiĉas ilin lavi k iom degrati la ŝelon.

Paŝo 2 Ilin tranĉi al duonlunoj; konservi en ujo.

Varmigi la fornon je 200°C.

Paŝo 3 En bovlo, miksi mustardon, olivoleon, citronsukon, fajnhakitan ajlon, salon k pipron.

Verŝi la preparaĵon sur la terpomojn k bone miksu por ĉirkaŭŝmiri.

Paŝo 4 Tegi la kuirplaton per fornopapero. Primeti la terpomojn disigante kiel eble plej multe.

Enfornigu por ĉ 30 minutoj, do ĝis plenkuirado de la terpomoj, turnante ilin je mezotempo.

Servu varme kun petroselo fajne tranĉita sur la tuto.

Ĝi povas akompani ekzemple vegetaĵan stekon el interalie ruĝaj betoj.