Nuksa lakto

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Trinkaĵoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 8 horoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

Nuksa lakto estas vegetara alternativo al lakto besta. Ĝi verdire nomiĝu "trinkaĵo", sed ĉar ĝi similas al besta lakto laŭ koloro, konsistenco, iom laŭ gusto kaj precipe laŭ uzado, jam populariĝis la nomo "lakto".

Eblas ĝin prepari de diversaj nuksoj, similaj trinkaĵoj estas elfarataj ankaŭ de aveno aŭ papavo.

Kutime oni faras lakton de unu nuksospeco, do elektu vian preferatan specon kaj uzu ĝin.

Ingrediencoj por 1 litro

  • 1 taso da nuksoj (migdaloj, juglandoj, aŭ simile)
  • 7 dl da akvo
  • (opcie) iomo da sukero / stevio / siropo / (atentu, nevegana!) mielo

Preparado

Paŝo 1Ĉiujn nuksojn metu en iomon da akvo por ĉ. 8 horoj (rekomendinde por nokto). Ili devas esti plene kovritaj je akvo kun ioma rezervo, tiel ili bone sorbiĝos je akvo por moliĝi.

Se vi uzas akaĵuojn, vi povas transsalti tiun ĉi paŝon.

Paŝo 2Forverŝu la akvon. Precipe se vi uzas migdalojn, vi bezonas senŝeligi ilin. Metu la nuksojn en varmegan akvon kaj lasu ilin tie dum ĉ. 3-5 minutoj. Poste forverŝu la akvon. Senŝeligo de nuksoj estos pli facila.

Paŝo 3Metu novan akvon kaj nuksojn en miksilon kaj miksu ilin tie ĝis nuksoj dispeciĝos al delikata materio kaj akvo plene blankiĝos.

Paŝo 4Kribru la likvaĵon per delikata kribrilo aŭ tolo. Laŭvole eblas aldoni gustigilojn, kiel ekz. mielon (atentu, ne estas vegana!), sukeron, stevion.

La lakton uzu plejeble rapide. Ĝi povas resti ĉ. 3 tagojn en fridujo, sed rapide perdas siajn nutrovaloron kaj guston.

Paŝo 5Restintan nekribritan materion eblas uzi en iuj specoj de kukoj aŭ ŝmiraĵoj.

Presi - Reveni