Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Nuksa lakto

Ingrediencoj por 1 litro (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Ĉiujn nuksojn metu en iomon da akvo por ĉ. 8 horoj (rekomendinde por nokto). Ili devas esti plene kovritaj je akvo kun ioma rezervo, tiel ili bone sorbiĝos je akvo por moliĝi.

Se vi uzas akaĵuojn, vi povas transsalti tiun ĉi paŝon.

Paŝo 2 Forverŝu la akvon. Precipe se vi uzas migdalojn, vi bezonas senŝeligi ilin. Metu la nuksojn en varmegan akvon kaj lasu ilin tie dum ĉ. 3-5 minutoj. Poste forverŝu la akvon. Senŝeligo de nuksoj estos pli facila.

Paŝo 3 Metu novan akvon kaj nuksojn en miksilon kaj miksu ilin tie ĝis nuksoj dispeciĝos al delikata materio kaj akvo plene blankiĝos.

Paŝo 4 Kribru la likvaĵon per delikata kribrilo aŭ tolo. Laŭvole eblas aldoni gustigilojn, kiel ekz. mielon (atentu, ne estas vegana!), sukeron, stevion.

La lakton uzu plejeble rapide. Ĝi povas resti ĉ. 3 tagojn en fridujo, sed rapide perdas siajn nutrovaloron kaj guston.

Paŝo 5 Restintan nekribritan materion eblas uzi en iuj specoj de kukoj aŭ ŝmiraĵoj.