Pano (aŭ "Pano kiu ŝanĝas vivon")

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 1 horo

Tre facila recepto por io, kio ne vere estas pano nek sala bakaĵo. Ĝi taŭgas kiel pli sana anstataŭiganto de blanka pano.

Se oni trovos sekuran anstataŭiganton de avenflokoj la recepto iĝos senglutena.

Ingrediencoj

  • 1 glaso da semoj de sunfloro
  • 3/4 de glaso da linsemoj
  • 1/2 de glaso de migdaloj (aŭ juglandoj)
  • 1 kaj 1/2 de glaso da avenflokoj
  • 10 plenaj (ne plataj) kuleroj da muelitaj linsemoj
  • 2 kuleretoj da salo
  • 1 kulero da agavsiropo
  • 5 kuleroj da fandita kokosoleo
  • 1 kaj 1/2 de taso da tepida (duonvarma) akvo (gravas ke ĝi ne estu malvarma)

Preparado

Paŝo 1Metu ĉiujn sekajn ingrediencojn al granda bovlo kaj miksu ilin (per kulero).

Paŝo 2En aparta bovlo miksu ĉiujn likvajn ingrediencojn (akvo, fandita kokosoleo, agavsiropo). Gravas ke la akvo ne estu malvarma ĉar en malvarma akvo kokosoleo solidiĝos kaj oni ne povus ĝin bone miksi.

Paŝo 3Verŝu likvaĵon al la "seka miksaĵo" kaj miksu per kulero dum kelkaj minutoj.

Paŝo 4Egaligu la supron per kulero kaj lasi la bovlon por 1-2 horoj (aŭ eĉ pli se por vi pli konvenos).

Paŝo 5Varmigu la fornon je 175°C je normala programo (ĉe mi estas varmigadode sube kaj supre).

Paŝo 6Ŝmiru bakujon per kokosoleo kaj enmetu la paston en la bakujon. Egaligu supron de la bakaĵo kajmetu en fornon.

Paŝo 7

Paŝo 7Baku dum 50-60 min en forno je 175°C. La pano estas preta kiam, frapetante la bakaĵon, oni aŭdas malplenan sonon.

La recepton mi prenis de blogo: http://www.jadlonomia.com/2013/04/chleb-zmieniajacy-zycie.html kies aŭtorino inspiriĝis ĉe: http://www.mynewroots.org/site/2013/02/the-life-changing-loaf-of-bread/.

Presi - Reveni