Pano (aŭ "Pano kiu ŝanĝas vivon")
Ingrediencoj (konvertilo)
- 1 glaso da semoj de sunfloro
- 3/4 de glaso da linsemoj
- 1/2 de glaso de migdaloj (aŭ juglandoj)
- 1 kaj 1/2 de glaso da avenflokoj
- 10 plenaj (ne plataj) kuleroj da muelitaj linsemoj
- 2 kuleretoj da salo
- 1 kulero da agavsiropo
- 5 kuleroj da fandita kokosoleo
- 1 kaj 1/2 de taso da tepida (duonvarma) akvo (gravas ke ĝi ne estu malvarma)
Preparado
Paŝo 1 Metu ĉiujn sekajn ingrediencojn al granda bovlo kaj miksu ilin (per kulero).
Paŝo 2 En aparta bovlo miksu ĉiujn likvajn ingrediencojn (akvo, fandita kokosoleo, agavsiropo). Gravas ke la akvo ne estu malvarma ĉar en malvarma akvo kokosoleo solidiĝos kaj oni ne povus ĝin bone miksi.
Paŝo 3 Verŝu likvaĵon al la "seka miksaĵo" kaj miksu per kulero dum kelkaj minutoj.
Paŝo 4 Egaligu la supron per kulero kaj lasi la bovlon por 1-2 horoj (aŭ eĉ pli se por vi pli konvenos).
Paŝo 5 Varmigu la fornon je 175°C je normala programo (ĉe mi estas varmigadode sube kaj supre).
Paŝo 6 Ŝmiru bakujon per kokosoleo kaj enmetu la paston en la bakujon. Egaligu supron de la bakaĵo kajmetu en fornon.
La recepton mi prenis de blogo: http://www.jadlonomia.com/2013/04/chleb-zmieniajacy-zycie.html kies aŭtorino inspiriĝis ĉe: http://www.mynewroots.org/site/2013/02/the-life-changing-loaf-of-bread/.