Papava lakto

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Trinkaĵoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 3:15, kuirdaŭro: 0 minuto

Kreskaĵa lakto farita de papavo.

Ingrediencoj por 1 litro

  • 100 g da papavaj semoj
  • 900 ml da akvo

Preparado

Paŝo 1Akvumu la papavajn semojn per akvo kaj lasu ilin bani sin en normala temperaturo dum 2 - 3 horoj. Foje miksu, por ke la semoj ne estu tuttempe nur ĉe la fundo.

Paŝo 2Miksu ĉion en miksilo je la plej alta povumo dum 2 - 3 minutoj. Ĝi ekhavos ŝaŭmon.

Paŝo 3La rezulton kribru tra tolo aŭ kribrilo.

Presi - Reveni