Parmezanaĵo el Melongenoj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno, en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Legomoj

Malfacileco: 3/5

Prepardaŭro: 1 horo, kuirdaŭro: 30 minutoj

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Julia Sigmond el Rumanio kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2017.

Ingrediencoj

  • 4 melongenoj
  • 500 gr tomat-kribraĵo
  • 1 ovo
  • 1 bulbero de ajlo
  • 1 tufeto el freŝa baziliko
  • 50 gr parmezano (parma fromaĝo)
  • 250 gr fromaĝo fumaĵita („mozzarella affumicata)

Preparado

Paŝo 1Tranĉu la melongenojn en sufiĉe maldikajn eltranĉaĵojn kaj aranĝu ilin en fajrorezista kaserolo. Dissemu super ili unu pinĉoprenon da dika salo. Metu ilin en la fornon je malalta temperaturo por 10 minutoj, por ke ili perdu la troan akvon. Fritu ilin en abunda olivoleo kaj demetu sur folion el sorba papero.

Paŝo 2Saŭco: Fritetu la bulberon de ajlo en olivoleo, sur ĝin surverŝu la tomatkribraĵon. Salumu kaj koncentru la saŭcon. Aldonu la bazilikon. Tranĉu la fromaĝon je maldikaj tavoletoj, kirlu la ovon, preparu la parmezanaĵon.

Paŝo 3En la fajrorezistan kaserolon demetu tavolon el la tomatosaŭco, sur tiun demetu tavolon el melongenoj, sur tiun demetu tavolon el fumaĵita fromaĝo, penikŝirmu per la kirlita ovo.

Paŝo 4Ripetu la 4 operaciojn ĝis elĉerpiĝo de la ingrediencoj (la lasta tavolo estu melongenoj plus saŭco.) Sur la tuton dissemu la skrapitan parmezanon kaj la restintan bazilikon erigitan.

Paŝo 5Metu en fornon, je 180°C dum 20 minutoj.

Presi - Reveni