Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Parmezanaĵo el Melongenoj

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Tranĉu la melongenojn en sufiĉe maldikajn eltranĉaĵojn kaj aranĝu ilin en fajrorezista kaserolo. Dissemu super ili unu pinĉoprenon da dika salo. Metu ilin en la fornon je malalta temperaturo por 10 minutoj, por ke ili perdu la troan akvon. Fritu ilin en abunda olivoleo kaj demetu sur folion el sorba papero.

Paŝo 2 Saŭco: Fritetu la bulberon de ajlo en olivoleo, sur ĝin surverŝu la tomatkribraĵon. Salumu kaj koncentru la saŭcon. Aldonu la bazilikon. Tranĉu la fromaĝon je maldikaj tavoletoj, kirlu la ovon, preparu la parmezanaĵon.

Paŝo 3 En la fajrorezistan kaserolon demetu tavolon el la tomatosaŭco, sur tiun demetu tavolon el melongenoj, sur tiun demetu tavolon el fumaĵita fromaĝo, penikŝirmu per la kirlita ovo.

Paŝo 4 Ripetu la 4 operaciojn ĝis elĉerpiĝo de la ingrediencoj (la lasta tavolo estu melongenoj plus saŭco.) Sur la tuton dissemu la skrapitan parmezanon kaj la restintan bazilikon erigitan.

Paŝo 5 Metu en fornon, je 180°C dum 20 minutoj.