Poma torto

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Poma torto

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Vi bezonos kompoton, murbon/foliigitan paston/ aŭ sablan paston laŭ via prefero (en tiun ĉi recepto, paŝo estos dediĉita al memfarita murbo), pomojn kaj spicojn.

Kompreneble, se vi aĉetas jam pretan paston kaj kompoton (aŭ jam faris ilin), la prepartempo estos multe pli malgranda!

Ingrediencoj

Por la kompoto:

  • 500g da pomoj
  • 1/2 glaso da akvo

-----------------------------------------

Por la tortpasto:

  • 200g da senglutena faruno-miksaĵo + iom pli por platigi ĝin
  • 1 pinĉaĵo da salo
  • 15g da sukero
  • 60ml da oleo (mi uzas olivoleon sed se vi ne ŝatas la guston, vi povas uzi neŭtralan oleon)
  • 120ml da akvo

-----------------------------------------

Por la supro:

  • 2 pomoj
  • 30g da sukero
  • Iom da margarino

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Faru kompoton:

Metu la pomojn en kaserolon kun akvo, kuiru per malalta fajro dum 25-30 minutoj. Poste, per miksilo miksi ĉion (aŭ se vi volas pecojn, vi povas miksi nur duonon ekzemple).

Paŝo 2

Paŝo 2Preparu la tortpaston:

Metu la farunon, salon kaj sukeron en grandan bovlon, poste aldonu akvon kaj oleon. Komence i povas miksi per kulero. Kiam la pasto komencas preni formon, miksu permane kaj knedu la paston dum 5 minutoj.

Poste sternu la paston per rulpremilo sur bakpapero kaj metu ĝin en tortbakujon (konsilo: senglutena pasto pli facile rompiĝas ol la glutena pasto, do mi konsilas al vi platigi la paston rekte sur bakpapero, tiamaniere vi povas movi la paston rekte en la tortbakujon kaj eviti paŝon, kie via pasto rompiĝas dum movado).

Piku la fundon.

Laŭvola: Se vi ŝatas vian paston krakan, antaŭbaku ĝin dum 10 minutoj.

Paŝo 3

Paŝo 3Por la torto:

Tranĉu lapomojn en pecojn.

Metu kompoton en la torton, kovru per tranĉaĵoj de pomoj, kovru per iom da sukero kaj aldonu kelkajn pecojn de margarino supre.

Baku je 210 celsiaj gradoj dum 25 min.

Kaj manĝu!

Presi - Reveni