Pomtorto

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Pomtorto

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 45 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Sufiĉe simpla kuko, kiu konsistas el pomoj sur pasto, sur kiujn oni verŝas miksaĵon el ovo, kremo kaj sukero.

Ingrediencoj

Por la pasto (ankaŭ eblas aĉeti pretan paston):

  • 200 g da faruno
  • 1 ovo
  • 4 kuleroj da oleo
  • 3 kuleroj da akvo
  • 1 kulereto da salo
  • 1 kulereto da bakpulvoro

Por la garnaĵo:

  • 4 grandaj pomoj
  • 2 ovoj
  • 25 cL da acidkremo
  • 100 g da sukero
  • Saketo da vanila sukero

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Por la pasto: unue miksu farunon, giston kaj salon, kaj aldonu ovon. Dum miksado, verŝu iom post iom la oleo kaj la akvo. Daŭre miksu (eventuale per mano), ĝis vi havos unuforman paston.

Paŝo 2

Paŝo 2Platigu la paston sur bakpapero per rulplatigilo kaj metu ĝin en rondan pladon. Faru truetojn per forko.

Paŝo 3

Paŝo 3Senŝeligu la pomojn kaj distranĉu ilin en kvaronojn. El tiuj kvaronoj faru maldikajn tranĉaĵojn, kaj dismetu ilin spirale en la pladon.

Paŝo 4

Paŝo 4En aparta ujo, miksu la sukeron kun la ovoj kaj kremo. El tio rezultos likvaĵo, kiun vi verŝu sur la torton.

Paŝo 5Enfornigu je 200 °C, ĝis la kuko bruniĝos (proksimume 30 minutoj).

Presi - Reveni