Poriĝo kun kakao kaj migdaloj

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Poriĝo kun kakao kaj migdaloj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 5 minutoj, kuirdaŭro: 10 minutoj

Varma matenmanĝo aŭ deserto.

Ingrediencoj por 2 personoj

  • Ĉirkaŭ duonlitro da lakto
  • Kelkaj kuleroj da semolo
  • Kulero da sukero
  • Migdaloj aŭ migdalflokoj
  • Pomo

Preparado

Paŝo 1Varmigu lakton kaj aldonu kelkajn kulerojn da semolo (la kvanto da lakto kaj da semolo dependas de viaj preferoj, ĉu vi preferas pli likvan aŭ pli densan).

Paŝo 2Konstante kirlante lakton, aldonu al ĝi unu kulero da kakao kaj unu kulero da sukero. Miksu ĉiujn ingrediencojn.

Paŝo 3Fine de kuirado, kiam poriĝo estos jam sufiĉe densa, aldonu migdalojn aŭ migdalajn flokojn kaj miksu ĉion.

Paŝo 4Pretan kaĉon enmetu en bovletojn aŭ profundajn telerojn. Vi povas ĝin ornami per freŝaj fruktoj, ekzemple pecoj de tranĉita pomo.

Lakton en recepto eblas anstataŭigi per akvo. Ankaŭ eblas ne aldoni kakaon, sed ekzemple aldoni sekvinberojn aŭ fruktojn. Ekzistas multaj eblaj variantoj, vi povas esti kreema. :)

Presi - Reveni