Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Poriĝo kun kakao kaj migdaloj

Ingrediencoj por 2 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Varmigu lakton kaj aldonu kelkajn kulerojn da semolo (la kvanto da lakto kaj da semolo dependas de viaj preferoj, ĉu vi preferas pli likvan aŭ pli densan).

Paŝo 2 Konstante kirlante lakton, aldonu al ĝi unu kulero da kakao kaj unu kulero da sukero. Miksu ĉiujn ingrediencojn.

Paŝo 3 Fine de kuirado, kiam poriĝo estos jam sufiĉe densa, aldonu migdalojn aŭ migdalajn flokojn kaj miksu ĉion.

Paŝo 4 Pretan kaĉon enmetu en bovletojn aŭ profundajn telerojn. Vi povas ĝin ornami per freŝaj fruktoj, ekzemple pecoj de tranĉita pomo.

Lakton en recepto eblas anstataŭigi per akvo. Ankaŭ eblas ne aldoni kakaon, sed ekzemple aldoni sekvinberojn aŭ fruktojn. Ekzistas multaj eblaj variantoj, vi povas esti kreema. :)