Potkuko

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Pastbakaĵoj, pano, flanoj

Potkuko

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Potkuko estas tradicia mezeŭropa kuko kun memstila formo. Por ĝia preparo vi bezonas formon por potkuko.

Ingrediencoj por 1 potkuko

  • 1 kaj duono de taso da faruno
  • Tri kvaronoj de taso da sukero (povas esti eĉ malpli)
  • Kvarono de taso da oleo
  • 1 bakpulvoro
  • 1 taso da lakto aŭ akvo
  • Iometete da salo
  • Kakao (nedevige)

Preparado

Paŝo 1Miksu ĉion. Se vi volas dukoloran potkukon, post mikso dividu la paston al du partoj - unuan lasu kaj en la duan aldonu kakaon.

Paŝo 2Potkukan formon ŝmiru per oleo kaj enŝutu farunon ene. En la formon metu paston (en dukolora versio unue helan kaj poste malhelan).

Paŝo 3Varmigu fornon je 180 °C kaj baku la kukon dum 30 minutoj. Pretecon de la kuko vi povas testi per ligna stangeto: trapiku la kukon kaj se post eltiro neniu pasto restis sur la stangeto, tiam la potkuko pretas.

Potkukon vi povas pliriĉigi per enmikso de sekvinberoj, pecetoj de ĉokolado kaj simile en la paston.

Presi - Reveni