Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Potkuko

Ingrediencoj por 1 potkuko (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Miksu ĉion. Se vi volas dukoloran potkukon, post mikso dividu la paston al du partoj - unuan lasu kaj en la duan aldonu kakaon.

Paŝo 2 Potkukan formon ŝmiru per oleo kaj enŝutu farunon ene. En la formon metu paston (en dukolora versio unue helan kaj poste malhelan).

Paŝo 3 Varmigu fornon je 180 °C kaj baku la kukon dum 30 minutoj. Pretecon de la kuko vi povas testi per ligna stangeto: trapiku la kukon kaj se post eltiro neniu pasto restis sur la stangeto, tiam la potkuko pretas.

Potkukon vi povas pliriĉigi per enmikso de sekvinberoj, pecetoj de ĉokolado kaj simile en la paston.