Pufpizo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorioj Manĝetoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 72 horoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

Pufpizo estas tradicia mezepoka manĝaĵo el Bohemio kaj Moravio, hodiaŭ nur apenaŭ konata. Ĝi estis eĉ vendata surstrate en la urboj - io kiel mezepoka rapidmanĝejo - kaj krome kun ĝi ligiĝas kelkaj popolaj kutimoj kaj tradicioj.

Unu el la kutimoj estis, ke kiam venis vira junulo al gepatroj peti ilian filinon, la patrino donis al li pufpizon kaj forkon. Se la junulo diris nenion kaj manĝis la pufpizon per forko, li ne estis bona fianĉo - pufpizon ja oni manĝas per kulero. ;-)

La manĝaĵo ankaŭ estis multe menciita rilate al aliaj slavaj tradicioj - kun la fasta tempo antaŭ pasko aŭ kun la tradicio de forprenado kaj/aŭ bruligado de Morano (Morana, Morena, ks. - personigita morto).

Ingrediencoj

  • Pizoj
  • Oleo aŭ butero
  • Salo aŭ io alia por gustigi

Preparado

Paŝo 1Lasu la pizojn ĝermi. Tion oni povas fari jene: metu la pizon (tutan - neduonigitan, sekan) en ujon kaj trempu ĝin en akvon. Lasu ĝin ie en ĉambro por du tagoj, forprenu la malnovan akvon kaj aldonu novan. Tiam jam devus aperi la ĝermoj. Dum la tria tago ĝi povus esti preta, forprenu la akvon denove.

Paŝo 2Metu oleon aŭ buteron en poton aŭ paton, varmigu, aldonu la pizojn kaj fritu. Post 10 - 20 minutoj ĝi pretas. Nur sufiĉas aldoni salon aŭ alimaniere gustigi.

Pufpizon oni servis kiel ĉefan pladon (ĉefe por malriĉuloj) aŭ kiel aldonaĵon al alia ĉefa plado (por riĉuloj). Onidire oni ankaŭ preparis pufpizon dolĉan (kun sukero), sed tion mi ankoraŭ ne provis.

Presi - Reveni