Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Pufpizo

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Lasu la pizojn ĝermi. Tion oni povas fari jene: metu la pizon (tutan - neduonigitan, sekan) en ujon kaj trempu ĝin en akvon. Lasu ĝin ie en ĉambro por du tagoj, forprenu la malnovan akvon kaj aldonu novan. Tiam jam devus aperi la ĝermoj. Dum la tria tago ĝi povus esti preta, forprenu la akvon denove.

Paŝo 2 Metu oleon aŭ buteron en poton aŭ paton, varmigu, aldonu la pizojn kaj fritu. Post 10 - 20 minutoj ĝi pretas. Nur sufiĉas aldoni salon aŭ alimaniere gustigi.

Pufpizon oni servis kiel ĉefan pladon (ĉefe por malriĉuloj) aŭ kiel aldonaĵon al alia ĉefa plado (por riĉuloj). Onidire oni ankaŭ preparis pufpizon dolĉan (kun sukero), sed tion mi ankoraŭ ne provis.