Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Receptoj el Ĉeĥujo

2 receptoj estas el Ĉeĥujo.

Lasta recepto

Pufpizo (vegana) (senglutena)

Neniu noto
*
Kun salo, oleo, butero
Preparado: 72:00, kuirado: 20 minutoj

Pufpizo estas tradicia mezepoka manĝaĵo el Bohemio kaj Moravio, hodiaŭ nur apenaŭ konata. Ĝi estis eĉ vendata surstrate en la urboj - io kiel mezepoka rapidmanĝejo - kaj krome kun ĝi ligiĝas kelkaj popolaj kutimoj kaj tradicioj.

Unu el la kutimoj estis, ke kiam venis vira junulo al gepatroj peti ilian filinon, la patrino donis al li pufpizon kaj forkon. Se la junulo diris nenion kaj manĝis la pufpizon per forko, li ne estis bona fianĉo - pufpizon ja oni manĝas per kulero. ;-)

La manĝaĵo ankaŭ estis multe menciita rilate al aliaj slavaj tradicioj - kun la fasta tempo antaŭ pasko aŭ kun la tradicio de forprenado kaj/aŭ bruligado de Morano (Morana, Morena, ks. - personigita morto). Legi la recepton…

Ĉiuj ceteraj receptoj el Ĉeĥujo