Reĝkuko vegetaĵa

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Reĝkuko vegetaĵa

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

Recepto aperinta en revuo de SAT-Amikaro (La Sago 99, p. 5, jan-feb 2014).

Ingrediencoj por 6-8 personoj

  • 225 g da migdalpulvoro aŭ du dikaj supkuleroj da migdalkaĉo
  • 150 g da blonda sukero
  • 1 supkulero da vanilaromo likva aŭ saketo da vanileca sukero
  • kk gutoj da amarmigdala aromo
  • 40 g da maizfekulo
  • 150 g da sojkremo (aŭ alia vegetaĵa kremo, ekz migdala)
  • 2 supkuleroj da sunflora oleo (ne devige)
  • 2 supkuleroj da sojlakto (se necese)
  • 5 kafkuleroj da rumo
  • 2 folipastoj (vegetaĵaj!)
  • 1 fabo

Preparado

Paŝo 1Kunŝutu kaj miksu la sekajn erojn. Aldonu miksante iom post iom la likvaĵojn. La lakto estas nedeviga, vi aldonu ĝin nur se pasto estas tro densa.

Paŝo 2Surverŝu la tuton sur unuan folipaston (forpikitan por ŝvelevito), lasante kelkcentimetran marĝenon malcentre, almetu necentre la fabon, poste kovru per dua folipasto (ankaŭ pikita).

Paŝo 3Iom kunvolvu (aŭ faldu) internen la kuntuŝiĝantajn pastorandojn, per akvero (eventuale sukerita) iom malsekigu la supraĵon por helpi orumiĝon dumbake.

Paŝo 4Enfornigu je ĉirkaŭ 200°C por duona horo. Eligu kiam salivige aspektas.

Frandu varmete aŭ nevarme, laŭplaĉe kun ekzemple cidro.

Presi - Reveni