Rizoto kun pizoj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno, en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Julia SIGMOND kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2010

Ingrediencoj por 4 personoj

  • 50 gr. da pizoj freŝaj (preferu junajn etajn pizetojn)
  • 175 gr. da rizo
  • 1 cepo
  • iom da tomata pulpo;
  • oleo/butero, kaj salo, kiom sufiĉas
  • 1,50 l da vegetara buljono
  • skrapita fromaĝo (prefere: itala fromaĝo „Parma”)

Preparado

Paŝo 1Subfritu en oleo+butero iom da erigita cepo.

Paŝo 2Aldonu la pizojn, la tomatopulpon, salon kaj lasu ilin saporiĝi.

Paŝo 3Enmetu la rizon, miksu bone, lasu iomete sorbiĝi kaj apenaŭ koloriĝi.

Paŝo 4Kirlu preskaŭ konstante, ke ĝi ne ekbrulu!

Paŝo 5Aldonu la buljonon poiome (laŭvice kiel ĝi sorbiĝas).

Paŝo 6Malrapide kuiru ĉirkaŭ 18-20 minutojn.

Paŝo 7Lastamomente aldonu freŝan buteron kaj servu ĉetable la skrapitan fromaĝon, por ke ĉiu surmetu laŭ sia gusto.

Noto: Ankaŭ sen tomatopulpo ĝi estas bongusta!

Presi - Reveni