Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Rizoto kun pizoj

Ingrediencoj por 4 personoj (konvertilo)

  • 50 gr. da pizoj freŝaj (preferu junajn etajn pizetojn)
  • 175 gr. da rizo
  • 1 cepo
  • iom da tomata pulpo;
  • oleo/butero, kaj salo, kiom sufiĉas
  • 1,50 l da vegetara buljono
  • skrapita fromaĝo (prefere: itala fromaĝo „Parma”)

Preparado

Paŝo 1 Subfritu en oleo+butero iom da erigita cepo.

Paŝo 2 Aldonu la pizojn, la tomatopulpon, salon kaj lasu ilin saporiĝi.

Paŝo 3 Enmetu la rizon, miksu bone, lasu iomete sorbiĝi kaj apenaŭ koloriĝi.

Paŝo 4 Kirlu preskaŭ konstante, ke ĝi ne ekbrulu!

Paŝo 5 Aldonu la buljonon poiome (laŭvice kiel ĝi sorbiĝas).

Paŝo 6 Malrapide kuiru ĉirkaŭ 18-20 minutojn.

Paŝo 7 Lastamomente aldonu freŝan buteron kaj servu ĉetable la skrapitan fromaĝon, por ke ĉiu surmetu laŭ sia gusto.

Noto: Ankaŭ sen tomatopulpo ĝi estas bongusta!