Rizoto kun urtiko

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno, en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Julia SIGMOND kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2010

Ingrediencoj por 4 personoj

  • 350 gr. rizo
  • 150 gr. urtiko (junaj, freŝaj folioj!)
  • 1 cepo
  • 1 celerio-tigo
  • 1 karoto
  • butero, oleo kaj salo, kiom sufiĉas
  • 1 litro da vegetara buljono
  • skrapita fromaĝo (prefere: itala fromaĝo „Parma”)

Preparado

Paŝo 1Metu la urtiko-foliojn en grandan poton kaj brogu ilin per bolanta akvo.

Paŝo 2Lasu ilin ĝis la akvo malvarmiĝas (ĉ. 1 horo).

Paŝo 3Senakvigu ilin kaj kune kun la cepo, celerio kaj karoto erigu ĉion.

Paŝo 4Metu en kaserolon la erigitaĵon, kune kun la butero kaj la oleo, miksu bone kaj subfritu ilin ĉirkaŭ 10 minutojn.

Paŝo 5Aldonu la rizon, miksu bone, aldonu la buljonon poiome (laŭvice kiel ĝi ensorbiĝas).

Paŝo 6Kirlu preskaŭ konstante, ke ĝi ne ekbrulu!

Paŝo 7Post ĉirkaŭ 18-20 minutoj la rizoto pretiĝas.

Paŝo 8Lastamomente aldonu iom da freŝa butero kaj surtabligu la skrapitan fromaĝon, por ke ĉiu surmetu laŭ sia gusto.

Paŝo 9Noto: Se vi faras la rizoton kun spinaco, tiam ĝin uzu kruda kaj nebrogita!

Presi - Reveni