Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Rizoto kun urtiko

Ingrediencoj por 4 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Metu la urtiko-foliojn en grandan poton kaj brogu ilin per bolanta akvo.

Paŝo 2 Lasu ilin ĝis la akvo malvarmiĝas (ĉ. 1 horo).

Paŝo 3 Senakvigu ilin kaj kune kun la cepo, celerio kaj karoto erigu ĉion.

Paŝo 4 Metu en kaserolon la erigitaĵon, kune kun la butero kaj la oleo, miksu bone kaj subfritu ilin ĉirkaŭ 10 minutojn.

Paŝo 5 Aldonu la rizon, miksu bone, aldonu la buljonon poiome (laŭvice kiel ĝi ensorbiĝas).

Paŝo 6 Kirlu preskaŭ konstante, ke ĝi ne ekbrulu!

Paŝo 7 Post ĉirkaŭ 18-20 minutoj la rizoto pretiĝas.

Paŝo 8 Lastamomente aldonu iom da freŝa butero kaj surtabligu la skrapitan fromaĝon, por ke ĉiu surmetu laŭ sia gusto.

Paŝo 9 Noto: Se vi faras la rizoton kun spinaco, tiam ĝin uzu kruda kaj nebrogita!