Sablaj rozoj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Sablaj rozoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

La sablaj rozoj estas francaj dolĉaĵoj nomitaj laŭ la sablaj ŝtonaj rozoj, kiuj ĉefe troviĝas en dezertoj. Ilia gustumado estos ideala por deserto aŭ kun teo/kafo.

Ingrediencoj por 10-15 pecoj

  • 200g da nigra ĉokolado
  • 80g da maizflokoj /!\ bone kontrolu ke estas senglutenaj se vi volas fari la recepton senglutene

  • 260g da kukurbaj semoj
  • 60g da vegetala graso/margarino
  • 1 supkulero da pulvorsukero

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Fandu la buteron kaj la pecan ĉokoladon en bolbano kaj bone miksu ĝis la miksaĵo estas homogena.

Forigu de fajro la miksaĵon kaj aldonu la pulvorsukeron.

AŬ se vi havas mikroondilon, vi povas fandi la buteron kaj la pecan ĉokoladon rekte per ĝi.

Paŝo 2Metu en grandan bovlon la maizflokojn, verŝu sur ili la miksaĵon kaj bone miksu ĝis la maizflokoj estas bone kovritaj per ĉokolado.

Paŝo 3

Paŝo 3Sur bakpapero, formu malgrandajn amasojn per du kuleroj. Metu ilin en fridujon kaj atendu minimume 1 horon. Poste, vi povas surmeti ilin sur pladon kaj regali vin!

Origine la recepto estas kun maizflokoj, sed uzo de kukurbaj semoj anstataŭ la maizflokoj havigas proteinojn, mineralajn salojn (magnezio, fero, fosforo, zinko, kupro, kalio, kalcio), vitaminojn (A, B1, B2) kaj nesaturitajn grasajn acidojn.

Presi - Reveni