Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Sablaj rozoj

Ingrediencoj por 10-15 pecoj (konvertilo)

  • 200g da nigra ĉokolado
  • 80g da maizflokoj /!\ bone kontrolu ke estas senglutenaj se vi volas fari la recepton senglutene

  • 260g da kukurbaj semoj
  • 60g da vegetala graso/margarino
  • 1 supkulero da pulvorsukero

Preparado

Paŝo 1 Fandu la buteron kaj la pecan ĉokoladon en bolbano kaj bone miksu ĝis la miksaĵo estas homogena.

Forigu de fajro la miksaĵon kaj aldonu la pulvorsukeron.

AŬ se vi havas mikroondilon, vi povas fandi la buteron kaj la pecan ĉokoladon rekte per ĝi.

Paŝo 2 Metu en grandan bovlon la maizflokojn, verŝu sur ili la miksaĵon kaj bone miksu ĝis la maizflokoj estas bone kovritaj per ĉokolado.

Paŝo 3 Sur bakpapero, formu malgrandajn amasojn per du kuleroj. Metu ilin en fridujon kaj atendu minimume 1 horon. Poste, vi povas surmeti ilin sur pladon kaj regali vin!

Origine la recepto estas kun maizflokoj, sed uzo de kukurbaj semoj anstataŭ la maizflokoj havigas proteinojn, mineralajn salojn (magnezio, fero, fosforo, zinko, kupro, kalio, kalcio), vitaminojn (A, B1, B2) kaj nesaturitajn grasajn acidojn.