Sala kuko (bazo kaj ideoj por ornamoj)

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Manĝetoj

Sala kuko (bazo kaj ideoj por ornamoj)

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 45 minutoj

Recepto de facila sala kuko. Ĝi estas recepto kun simila bazo por ĉiuj kukoj kaj la ornamo estas laŭ via imago.

Ingrediencoj por 4 personoj

  • faruno (200 g aŭ 2 tasoj)
  • saketo da bakpulvoro (2 kafkuleroj)
  • 4 ovoj
  • oleo (3 supkuleroj) (laŭ via plaĉo: oliva, nuksa…)
  • lakto (12,5 cl aŭ 1/2 taso)
  • raspita fromaĝo (100g aŭ manpleno)
  • pipro kaj salo
  • ornamo (laŭ via plaĉo : verdaj olivoj, 1 freŝa tomato, marinitaj kapsikoj aŭ tomatoj, kapra fromaĝo, provencaj herboj, kumino, nuksoj, rostitaj kukurboj, ktp.)

Preparado

Paŝo 1Antaŭvarmigu la fornon je 180°C (350 °F).

Paŝo 2Komencu miksante la farunon kaj bakpulvoron.

Paŝo 3Aldonu la ovojn, la lakton, kaj la oleon. Miksu bone.

Paŝo 4Aldonu la pipron, la salon, kaj miksu. Aldonu la raspitan fromaĝon.

Paŝo 5Aldonu la ornamon laŭ via plaĉo. Ekzemple :

  • verdaj olivoj, 1 freŝa tomato, marinitaj kapsikoj aŭ tomatoj, provencaj herboj;
  • rostitaj kukurboj, rostitaj fungoj, kumino;
  • kapra fromaĝo, nuksoj, 1 freŝa tomato, provencaj herboj;
  • ktp.

Paŝo 6Miksu kaj verŝu la preparaĵon en kukan muldilon.

Paŝo 7Baki en la forno dum 45 minutoj al 180°C (350 F).

Manĝebla varme kun salato kaj iom da balzama vinagro, vinagreto, aŭ malvarma kiel aperitivo.

Presi - Reveni