Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Sala kuko (bazo kaj ideoj por ornamoj)

Ingrediencoj por 4 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Antaŭvarmigu la fornon je 180°C (350 °F).

Paŝo 2 Komencu miksante la farunon kaj bakpulvoron.

Paŝo 3 Aldonu la ovojn, la lakton, kaj la oleon. Miksu bone.

Paŝo 4 Aldonu la pipron, la salon, kaj miksu. Aldonu la raspitan fromaĝon.

Paŝo 5 Aldonu la ornamon laŭ via plaĉo. Ekzemple :

  • verdaj olivoj, 1 freŝa tomato, marinitaj kapsikoj aŭ tomatoj, provencaj herboj;
  • rostitaj kukurboj, rostitaj fungoj, kumino;
  • kapra fromaĝo, nuksoj, 1 freŝa tomato, provencaj herboj;
  • ktp.

Paŝo 6 Miksu kaj verŝu la preparaĵon en kukan muldilon.

Paŝo 7 Baki en la forno dum 45 minutoj al 180°C (350 F).

Manĝebla varme kun salato kaj iom da balzama vinagro, vinagreto, aŭ malvarma kiel aperitivo.