Salato Kapresa

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno, en la kategorio Salatoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 5 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

Tre facila antaŭmanĝaĵo.

Ingrediencoj por 4 personoj

  • 2 grandaj, freŝaj tomatoj, koro de bovo
  • 350 g da mocarelo
  • 45 g da freŝaj folioj de bazilio
  • 60 ml da olivoleo
  • Salo kaj pipro

Preparado

Paŝo 1Tranĉu la tomatojn kaj la mocarelon. Faru diskajn tranĉaĵojn el ili, ĉirkaŭ 1 cm dikajn.

Paŝo 2Metu la tranĉaĵojn en la formo de duonringo sur la rando de la telero. Alternu inter tomato kaj fromaĝo.

Paŝo 3Garnu per bazilio, salo, kaj pipro, laŭ gusto.

Paŝo 4Verŝu olivoleon sur la tutan salaton, kaj servu tuj.

Se vi estas vegano, vi povas uzi tofuon anstataŭ fromaĝon.

Mi tre ŝatas ĝin kun ŝaŭmakvo.

Foje, mi faris salat-sauĉon por uzi anstataŭ la olivoleon. La salat-saŭco enhavis olivoleon, ruĝan vinon, origanon, kaj saŭcon de Vursterŝiro. Saŭco de Vusterŝiro estas farita el anĉovoj, do ĝi ne estas vegana/vegetara!

Presi - Reveni