Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Salato Kapresa

Ingrediencoj por 4 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Tranĉu la tomatojn kaj la mocarelon. Faru diskajn tranĉaĵojn el ili, ĉirkaŭ 1 cm dikajn.

Paŝo 2 Metu la tranĉaĵojn en la formo de duonringo sur la rando de la telero. Alternu inter tomato kaj fromaĝo.

Paŝo 3 Garnu per bazilio, salo, kaj pipro, laŭ gusto.

Paŝo 4 Verŝu olivoleon sur la tutan salaton, kaj servu tuj.

Se vi estas vegano, vi povas uzi tofuon anstataŭ fromaĝon.

Mi tre ŝatas ĝin kun ŝaŭmakvo.

Foje, mi faris salat-sauĉon por uzi anstataŭ la olivoleon. La salat-saŭco enhavis olivoleon, ruĝan vinon, origanon, kaj saŭcon de Vursterŝiro. Saŭco de Vusterŝiro estas farita el anĉovoj, do ĝi ne estas vegana/vegetara!