Sojaj kaj legomaj lasanjoj

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj, Salaj bakaĵoj

Sojaj kaj legomaj lasanjoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 1 horo, kuirdaŭro: 30 minutoj

Ĉi tiu recepto de lasanjoj estas tre bongusta kaj taŭga por novaj vegetaranoj, kiuj iom sopiras la guston de viando (kiel mi). Ĝi enhavas sojan grajnaĵon kaj apenaŭ eblas rimarki, ke ĝi estas senvianda.

Ingrediencoj por 8 personoj

  • Lasanjaj pastaĵoj (eble 10-12)
  • 100 g da soja grajnaĵo
  • 800 g da tomatoj kun suko
  • 2 karotoj
  • 1 branĉo de celerio
  • 1 cepo
  • 1 L da lakto
  • 150 g da butero
  • 100 g da faruno
  • 250 g da raspita fromaĝo
  • Iom da olivoleo
  • Eventuale glaso da blanka vino
  • Salo, pipro, muelita muskato kaj eventuale aliaj spicoj laŭ gusto

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Tranĉu la cepon, celerion kaj karotojn en malgrandajn pecojn kaj fritu ilin per olivoleo en granda poto.

Paŝo 2

Paŝo 2Poste aldonu la sojan grajnaĵon (ĝi estas seka sed sorbos akvon de la cetero de la saŭco) kun 50 g da butero. Bone miksu.

Paŝo 3

Paŝo 3Kiam la butero fandiĝis, aldonu salon, pipron, la tomatojn, la vinon (se vi decidis uzi ĝin) kaj miksu. Ne hezitu aldoni iom da akvo, se la saŭco ŝajnas tro seka. Lasu la tuton kuiriĝi per malforta fajro dum dudeko da minutoj.

Paŝo 4

Paŝo 4Dume, preparu beŝamelon (buter-farun-lakta saŭco tre uzata en itala kaj franca kuirartoj). En unu poto boligu lakton, en alia fandu 100 g da butero kaj miksu ĝin kun sama kvanto da faruno sur malforta fajro, por ke la saŭco ne bruniĝu. Kiam la lakto ekbolas, verŝu ĝin en la buter-farunan miksaĵon kaj bone miksu. Aldonu al ĝi duonkulereton da muskato.

Paŝo 5

Paŝo 5En sufiĉe profundan ujon, metu iom de la tomata saŭco, kiun vi preparis, sur la fundon. Kovru la tuton per lasanjoj. Ne hezitu rompi ilin por bone kovri la tutan pladon.

Paŝo 6

Paŝo 6Sur la lasanjojn metu tavolon da saŭco, tavolo da beŝamelo kaj tavolo da raspita fromaĝo. Poste rekomencu, faru entute 3 aŭ 4 etaĝojn.

Paŝo 7

Paŝo 7La lastan etaĝon finu per tavolo da raspita fromaĝo. Poste enfornigu je 200 °C por 20-30 minutoj.

Presi - Reveni