Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Sojaj kaj legomaj lasanjoj

Ingrediencoj por 8 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Tranĉu la cepon, celerion kaj karotojn en malgrandajn pecojn kaj fritu ilin per olivoleo en granda poto.

Paŝo 2 Poste aldonu la sojan grajnaĵon (ĝi estas seka sed sorbos akvon de la cetero de la saŭco) kun 50 g da butero. Bone miksu.

Paŝo 3 Kiam la butero fandiĝis, aldonu salon, pipron, la tomatojn, la vinon (se vi decidis uzi ĝin) kaj miksu. Ne hezitu aldoni iom da akvo, se la saŭco ŝajnas tro seka. Lasu la tuton kuiriĝi per malforta fajro dum dudeko da minutoj.

Paŝo 4 Dume, preparu beŝamelon (buter-farun-lakta saŭco tre uzata en itala kaj franca kuirartoj). En unu poto boligu lakton, en alia fandu 100 g da butero kaj miksu ĝin kun sama kvanto da faruno sur malforta fajro, por ke la saŭco ne bruniĝu. Kiam la lakto ekbolas, verŝu ĝin en la buter-farunan miksaĵon kaj bone miksu. Aldonu al ĝi duonkulereton da muskato.

Paŝo 5 En sufiĉe profundan ujon, metu iom de la tomata saŭco, kiun vi preparis, sur la fundon. Kovru la tuton per lasanjoj. Ne hezitu rompi ilin por bone kovri la tutan pladon.

Paŝo 6 Sur la lasanjojn metu tavolon da saŭco, tavolo da beŝamelo kaj tavolo da raspita fromaĝo. Poste rekomencu, faru entute 3 aŭ 4 etaĝojn.

Paŝo 7 La lastan etaĝon finu per tavolo da raspita fromaĝo. Poste enfornigu je 200 °C por 20-30 minutoj.