Terpomnudeloj (Schupfnudeln)

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Pastbakaĵoj, pano, flanoj

Malfacileco: 3/5

Prepardaŭro: 50 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Klasika sudgermana manĝaĵo, kiun oni povas bone kombini kun acidbrasiko (saŭrkraŭto), manĝi kiel aldonaĵon al iu ĉefa manĝaĵo aŭ restojn kiel vesperan manĝaĵeton.

Ingrediencoj

  • terpomoj, ĉ. 1 kg, speco kun multa amelo (disfalemaj, farunecaj)
  • 3 ovoj (aŭ 30gr da soja faruno + 60ml da akvo por veganigi)
  • 100-150gr da faruno (tritika)
  • iom da butero (aŭ maragarino)
  • salo, pipro, muskato

Preparado

Paŝo 1Kuiru la senŝeligitajn terpomojn en salakvo. Post ĉ. 20min (depende de la grando, indas ili distranĉi) elprenu kaj kaĉigu ilin.

Ili malvarmiĝu tiel, ke oni povu tuŝi la kaĉon.

Paŝo 2Miksu la terpoman kaĉon kun faruno kaj ovoj/ovanstataŭaĵo, kondimentu per salo, pipro kaj muskato.

El la pasto (se ĝi estas tro adheriga, aldonu farunon; ĉiam surmetu iom da faruno sur la manojn) formu rulojn fingrodikajn kaj fingrolongajn, kies finojn estu iom pintaj.

Paŝo 3Boligu salakvon en granda poto (por ke la terpomnudeloj havu spacon), enmetu la terpomnudelojn kaj lasu ilin je malalta temperaturo dum maks. 5 min en la akvo, ĝis ili alsurfaciĝas (ne pli longe, ili disfalus). Elprenu per trua kulerego, por ke la akvo degutu.

Paŝo 4Rostu la terpomnudelojn (de tempo al tempo movante ilin) en butero (maragarino) en granda pato dum 3-4min.

Presi - Reveni